
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 3a de februaro 2025 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Vi konigos al mi la vojon de la vivo. |
el Psa 16,11
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. |
el Jes 60,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin. |
el Ezr 8,31
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Patro, mi vidu miajn malbonajn agojn en Via lumo kaj ne en la ombro de homa juĝo. En Via lumo mi nur vidas lumon! |
