




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 20a de marto 2025 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin. |
Lev 19,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni. |
Rom 5,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min, Vi donis forton al mia animo. |
Psa 138,3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Sankta Spirito, donu ke mi ĉiam pli submetiĝu je plena ofero. Via graco senlime laboru en mi. Via Regno venu al mi, kaj per mi al aliaj. |