




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 22a de marto 2025 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin. |
Lev 19,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni. |
Rom 5,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Post tio Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon. |
el Joe 3,1
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Reĝo de la paco, finigu Vi la batalon inter la homoj. Forprenu ĉiun malharmonion inter ni. Liberigu nin de ĉia amareco kaj forigu el ni suspekton kaj malfidon. |