Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 26a de marto 2025    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin.

Lev 19,33



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen,
taŭgas por la regno de Dio.

el Luk 9,62



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis,
kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.

Psa 34,7



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Eterna Dio,
donu ke ĉio, kion mi komencas, estu sanktigata en Vi.
Renovigu mian spiriton, por ke mi laboru sur la tero kun ĉiela sinteno.
Benu miajn geamikojn, kie ajn ili troviĝas.





supren al la komenco de la paĝo