Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 3a de marto 2025 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin. |
Lev 19,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo. |
Luk 18,31
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; provu min kaj sciu miajn pensojn. Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo, kaj gvidu min sur la vojo de eterneco. |
Psa 139,23-24
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Sinjoro, pardonu al mi ĉion, en kio mi malsukcesis kaj benu tion, kio estis laŭ Via volo. Helpu min, ke mi restu fidela, kaj donu ke mia fino estu pli bona ol mia komenco, por ke ankaŭ ĉe mi estu lumo en la vespero. |