




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 30a de marto 2025 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin. |
Lev 19,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. |
el Joh 12,24
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[4a Pasiona Dimanĉo – Lätare / rk: 4a Karesma Dimanĉo]
Li estas la Eternulo, nia Dio; sur la tuta tero estas Liaj juĝoj. |
Psa 105,7
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Eterna Dio, Vi portas min kun tiom da pacienco, helpu min esti pacienca por aliaj. Montru al mi la benon de la humila pacienco. Donu ke mi ne ĝenu Vian intencon per miaj propraj pensoj. Mi atentu kaj atendu Vin. |