Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 5a de marto 2025 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin. |
Lev 19,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo. |
Luk 18,31
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Komenco de la Pasiona Tempo – Cindra Merkredo / rk: Komenco de Karesmo – Cindra Merkredo]
Nur viaj krimoj estis disigilo inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris antaŭ vi Lian vizaĝon, por ke Li ne aŭdu. |
Jes 59,2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Sinjoro kaj Savanto, helpu min, ke mi hodiaŭ sekvu Vin el tuta mia koro. Mi ne timu la krucon, sed mi portu ĝin, kiam Vi ŝarĝos min per ĝi. Helpu min porti iomete la krucojn de aliaj homoj. |