Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 16a de aprilo 2025    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn?

Luk 24,32




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  La Filo de homo devas esti levita;
por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon.

laŭ Joh 3,14-15



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  La tagoj de homo estas kiel herbo;
kiel floro de kampo, tiel li floras.
Pasas super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas;
sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne.

el Psa 103,15-17



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Eterna Dio,
aŭdigu hodiaŭ al mi Vian voĉon.
Donu ke la kriado de la mondo ne silentigu tiun ĉielan voĉon, kaj ke mi tamen kuru por helpi la kriantojn.
Mi ne nur aŭdu ĝin en la silenta hejma ĉambro, sed ankaŭ meze inter la bruado de la trafiko kaj la svarmado de la homoj.





supren al la komenco de la paĝo