




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 23a de aprilo 2025 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? |
Luk 24,32
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades. |
el Apo 1,18
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaŭ Mi kaj estu senpeka. |
el Gen 17,1
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Dio, helpu kaj subtenu la homojn, kiuj hodiaŭ renkontos la tenton. Savu ilin kaj konduku ilin sur Vian vojon. Se ni povas helpi, ekipu nin per bonaj rimedoj. Konsolu ilin per Via graco. |