




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de aprilo 2025 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? |
Luk 24,32
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades. |
el Apo 1,18
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kiu amas monon, tiu ne satiĝos per mono; kaj kiu amas riĉecon, al tiu ĝi ne donos utilon. |
el Koh 5,9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Sankta Patro, mi malamu la pekadon. Mi nur pensu al tio, kio estas bona kaj pura. Montru ĉiam pli de Via mirinda gloro, kaj faru min simila al Via bildo. |