




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de aprilo 2025 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? |
Luk 24,32
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj. |
1 Pet 1,3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa. |
Sen 14,21
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Sinjoro, mia Dio, la laboro de ĉi tiu tago komenciĝas denove. Donu ke mi nur havu purajn intencojn ĉe ĉio, kion mi estas faronta, kaj sanktigu miajn dezirojn per la sento de Via ĉeesto. |