




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 4a de aprilo 2025 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? |
Luk 24,32
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. |
el Joh 12,24
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj ĵetos en la profundon de la maro ĉiujn niajn pekojn. |
Miĥ 7,19
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Graca Dio, estu kun ĉiuj gepatroj de la mondo. Helpu ilin konduki kaj eduki siajn infanojn laŭ Via volo. Donu al ili fantazion kaj komprenemon por la juna generacio. Ili subtenu la bonajn agadojn de la gejunuloj. |