Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 12a de majo 2025    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; ĉar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis ĉiujn arbojn de la kampo. Eĉ la bestoj de la kampo sopiras al Vi; ĉar elsekiĝis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.

Joe 1,19-20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Se iu homo estas en Kristo,
estas jam nova kreitaĵo;
la malnovaĵoj forpasis,
jen ili jam estiĝis novaj.

2 Kor 5,17



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Vi serĉos Min, kaj trovos,
se vi serĉos Min per via tuta koro.
Kaj Mi estos trovita de vi,
diras la Eternulo.

el Jer 29,13-14



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Hodiaŭ estas grava tago por mi.
Trankviligu min kaj forprenu mian nervozecon.
Subtenu min en la decido kaj donu klarecon al mia laca cerbo.





supren al la komenco de la paĝo