Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 17a de majo 2025    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; ĉar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis ĉiujn arbojn de la kampo. Eĉ la bestoj de la kampo sopiras al Vi; ĉar elsekiĝis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.

Joe 1,19-20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Se iu homo estas en Kristo,
estas jam nova kreitaĵo;
la malnovaĵoj forpasis,
jen ili jam estiĝis novaj.

2 Kor 5,17



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas,
kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj, kiuj observas Lian interligon.

el Psa 103,17-18



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kara Dio,
mi preĝas hodiaŭ por ĉiuj junaj kristanoj.
Fortigu ilin en malfacilaj cirkonstancoj.
Ili ne timiĝu pro la potenco de la Deloganto.
Iliaj internaj vivoj maturiĝu en la lumo de Via graco kaj amo.





supren al la komenco de la paĝo