
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 19a de majo 2025 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; ĉar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis ĉiujn arbojn de la kampo. Eĉ la bestoj de la kampo sopiras al Vi; ĉar elsekiĝis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo. |
Joe 1,19-20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Kantu al la Eternulo novan kanton, ĉar miraklojn Li faris. |
el Psa 98,1
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj. |
el 2 Kro 20,12
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho Sinjoro, estu kun la orfoj de la tuta mondo, la orfoj pro la militoj, pro la akcidentoj kaj pro la malsanecoj. Pardonu al ni niajn ŝuldojn. |
