Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 25a de majo 2025    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; ĉar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis ĉiujn arbojn de la kampo. Eĉ la bestoj de la kampo sopiras al Vi; ĉar elsekiĝis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.

Joe 1,19-20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Glorata estu Dio,
kiu ne forpuŝis mian preĝon
kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.

Psa 66,20



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[5a Dimanĉo post Pasko – Rogate / rk: 6a Paska Dimanĉo]
 
Ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaŭ via frato, la malriĉulo.

el Rea 15,7



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  En Via mano mi estas sekura kiel la juna birdo en sia nesto.
Mi same kiel ĝi flugu, portata de Vi.
Tiam mi estos libera kiel birdo, kie ajn mi iru.





supren al la komenco de la paĝo