




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de majo 2025 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; ĉar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis ĉiujn arbojn de la kampo. Eĉ la bestoj de la kampo sopiras al Vi; ĉar elsekiĝis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo. |
Joe 1,19-20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn. |
Joh 12,32
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Ĉieliro de Kristo]
Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kuŝos, neniu vin timigos. |
el Lev 26,6
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, mi vivu kiel Via infano, tio estas kiel infano de la lumo. Forigu el mi ĉiujn mallumajn angulojn de mia koro. Mi ne havu sekretojn antaŭ Vi. |