Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 7a de majo 2025    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; ĉar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis ĉiujn arbojn de la kampo. Eĉ la bestoj de la kampo sopiras al Vi; ĉar elsekiĝis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.

Joe 1,19-20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi estas la bona paŝtisto.
Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon,
kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;
kaj mi donas al ili eternan vivon.

el Joh 10,11.27-28



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:
Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron?
Kiu fermis la maron per pordoj
kaj diris: «Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu,
kaj ĉi tie rompiĝados viaj majestaj ondoj»?

el Ijo 38,1.4.8.11



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ĉiela Patro,
donacu al mi la gracon, ke pro mia vivo pligrandiĝu la frata amo inter la homoj.
La abismo inter la homoj pli kaj pli malaperu.
Helpu min planti amikecon kaj fidon.





supren al la komenco de la paĝo