




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de junio 2025 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura. |
el Ago 10,28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn. |
Joh 12,32
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Monda preĝosemajno por la unuiĝo de la kristanoj / Ekumena preĝosemajno / 6a Dimanĉo post Pasko – Exaudi / rk: 7a Paska Dimanĉo]
(Ĥana) diris: Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo. |
el 1 Sam 1,11
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Granda Dio, ĉi tiu monato estu por mi tempo de riĉa interna kresko. Mi laboru en Via forto por bonaj, noblaj kaj pacaj aferoj. |