
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 17a de junio 2025 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura. |
el Ago 10,28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj. |
2 Kor 13,13
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Kaj Li diris (Dio al Jakob): Mi estas Dio, la Dio de via patro. Ne timu. Mi iros kun vi Egiptujon, kaj Mi ankaŭ revenigos vin. |
el Gen 46,3-4
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho kara Sinjoro, montru al mi miajn kaŝitajn mankojn. Liberigu min de miaj malbonaj pensoj, sopiroj kaj agoj. Mi estu sincera je mi mem, je Vi kaj je miaj geamikoj. |
