
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 21a de junio 2025 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura. |
el Ago 10,28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj. |
2 Kor 13,13
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, la solan faranton de grandaj mirakloj, ĉar eterna estas Lia boneco. |
laŭ Psa 136,3-4
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Hodiaŭ, ho Kreinto, la naturo estas en sia plej bela pleneco. Ankaŭ mi kresku al tiu pleneco spirita. Ho, donu ke ni respektu la naturon kaj ne detruu ĝin. |
