




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de junio 2025 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura. |
el Ago 10,28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas. |
Luk 10,16
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
(La Eternulo diris al Moseo:) Kunvenigu al Mi la popolon, kaj Mi aŭdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kaj ili lernigos siajn filojn. |
el Rea 4,10
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Amanta Patro, ni dankas Vin, ke Vi tiel belege kreis la teron. Ni laŭdas Vin pro ĉio, kio anoncas Vian Majeston. Malfermu niajn okulojn, por ke ni vidu Vian gloron kaj helpu nin kontraŭstari ĉiujn metodojn, kiuj detruos ĝin. |