




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 28a de junio 2025 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura. |
el Ago 10,28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas. |
Luk 10,16
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Li (la markoto el la trunko de Jiŝaj) juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando. |
el Jes 11,4
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, Via Spirito konduku min ĉiun horon de la tago. Ĝi lumigu miajn pensojn, ekflamigu mian koron kaj instruu al mi tion, kion mi devas pensi kaj paroli. Helpu min ke mi ne ĉagrenu Vian Spiriton per vortoj kaj agoj. |