




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 3a de junio 2025 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura. |
el Ago 10,28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn. |
Joh 12,32
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro. |
el Jes 6,3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro en la ĉielo, mi ne forgesu preĝi por aliaj, kiuj petis mian propreĝon. Helpu ilin kiam ili suferas, en doloroj, en korpaj kaj mensaj malfortoj, en malĝojoj, timoj kaj malkuraĝoj. Vi konas iliajn bezonojn. |