




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 30a de junio 2025 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura. |
el Ago 10,28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. |
Mat 11,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Por kio al suferanto estas donita la lumo, kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolĉan animon, kiuj atendas la morton, kaj ĝi ne aperas. |
el Ijo 3,20-21
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Dio de la amo, la mondo fariĝas pli kaj pli ĥaosa kaj estas ofte tre malluma. Estu kun ni en la mallumaj horoj de nia vivo. Tiuj horoj ne estu niaj malamikoj, sed niaj amikoj, ĉar Vi apudestas. Formu nin per tiu doloro kaj perdo kaj tempa ĉagreno por Via eterna prospero. |