Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 5a de junio 2025    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura.

el Ago 10,28



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi,
se mi estos suprenlevita de sur la tero,
altiros al mi ĉiujn homojn.

Joh 12,32



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sed al la malpiulo Dio diris:
Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj
kaj portas Mian interligon en via buŝo,
dum vi malamas moralinstruon
kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?

Psa 50,16-17



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Sinjoro Jesuo, instruu al mi ĝuste preĝi.
Mia preĝado ne estu dezirlisto; mi forgesu miajn proprajn pensojn kaj nur koncentriĝu je Vi.
Mi ankaŭ ne forgesu la homojn por kiuj neniu preĝas.





supren al la komenco de la paĝo