
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 13a de julio 2025 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio. |
Flp 4,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo. |
Gal 6,2
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)[4a Dimanĉo post Trinitato / rk: 15a Ordinara Dimanĉo]
|
Per mia animo mi sopiris Vin en la nokto, per mia spirito en mia interno mi serĉis Vin matene. |
el Jes 26,9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho Patro, estu kun la homoj, kiuj preparas sin por la ferioj. Konduku ilin dum la vojaĝoj, gardu ilin kontraŭ akcidentoj kaj benu kaj refreŝigu ilin korpe kaj spirite. |
