
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de julio 2025 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio. |
Flp 4,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo. |
Gal 6,2
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Niaj krimoj estas kun ni, kaj niajn pekojn ni konas. Ni krimis kaj mensogis kontraŭ la Eternulo, kaj ni forturnis nin de nia Dio. |
el Jes 59,12-13
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Dio, eterna Lumo, lumigu ankaŭ grace mian spiriton. Restu ĉe mi, kiam fariĝas mallume kaj kiam miaj fortoj malgrandiĝas. Mi vivu kaj agu kiel infano de la lumo. |
