Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 2a de julio 2025    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio.

Flp 4,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj,
kaj mi vin ripozigos.

Mat 11,28



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon,
kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.

Psa 138,6



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Eterna Patro, fonto de lumo kaj paco, ŝangu nian prizorgemon en fidon, nian timon en pacon, nian maltrankvilon en ĝojon, mi petas.





supren al la komenco de la paĝo