Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 28a de julio 2025    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio.

Flp 4,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob,
kaj kiu vin estigis, ho Izrael:
Ne timu, ĉar Mi vin savos;
Mi vokos vin laŭ via nomo,
vi estas Mia.

Jes 43,1



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio;
ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

Eli 20,7



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Patro, se mi hodiaŭ devas adiaŭi bonan amikon, donu ke revido iam sekvu.
Benu ĉiujn, kien ajn Vi kondukos ilin.
Benu tiujn, kiuj postrestas.
Ni restu apude en spirito.





supren al la komenco de la paĝo