Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 5a de julio 2025    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio.

Flp 4,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj,
kaj mi vin ripozigos.

Mat 11,28



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi estas!
Miaj internaĵoj ŝvelis,
mia koro renversiĝis en mi,
ĉar mi forte malobeis.

el Lam 1,20



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Graca Dio, benu kaj subtenu tiujn, kiuj devas fari ekzamenon.
Ili klare memoru tion, kion ili estas lernintaj.
Ili bone esprimu siajn pensojn.
Kaj ili ne forgesu danki Vin poste.





supren al la komenco de la paĝo