




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de julio 2025 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio. |
Flp 4,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon. |
Luk 19,10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj tiel same, kiel Mi maldormis super ili, por elradikigi, elŝiri, detrui, pereigi, kaj malfeliĉigi, tiel Mi maldormos super ili, por konstrui kaj planti, diras la Eternulo. |
Jer 31,28
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro de ĉiu kompatemo, Via spirito regu. La regantoj en la mondo aŭskultu al Via voĉo. Ni helpu ilin aŭskulti. Ĉiu, al kiu Vi donas potencon, klopodu fari tion, kio plaĉas al Vi. |