




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 11a de aŭgusto 2025 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago. |
Ago 26,22
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Iru kiel infanoj de lumo; ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero. |
el Efe 5,8-9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos. |
el Joe 3,5
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Patro, rekonduku nin hejmen, se ni estas for de ĝi. Ni ne nur sopiru al la tera hejmo, sed ankaŭ al la ĉiela hejmo, kien Vi konduku nin post plenumo de nia vivotasko. |