Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 19a de aŭgusto 2025    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago.

Ago 26,22



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata;
kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

el Luk 12,48



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  La ĉielo disneniiĝos kiel fumo,
kaj la tero elfrotiĝos kiel vesto,
kaj ĝiaj loĝantoj mortos kiel kuloj;
sed Mia savo restos eterne.

el Jes 51,6



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ĉiela Patro, pardonu ke mi silentis, kiam mi devis paroli, ke mi malobeis, kiam mi devis obei kaj ke mi ne aŭskultis al Vi, kiam Vi volis ion diri al mi.





supren al la komenco de la paĝo