Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 23a de aŭgusto 2025    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago.

Ago 26,22



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata;
kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

el Luk 12,48



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Vi nur laborŝarĝis Min per viaj pekoj,
lacigis Min per viaj malbonagoj.
Mi, Mi forviŝas viajn krimojn pro Mi mem,
kaj viajn pekojn Mi ne rememoros.

el Jes 43,24-25



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, mi dankas Vin, ke la Mateno de la Eterneco proksimiĝas.
La longa nokto preterpasos.
La malĝojo ĉesos kaj la larmoj, elverŝitaj sur ĉi tiu tero, ekbrilos kiel la roso ĉe la sunleviĝo.





supren al la komenco de la paĝo