




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 25a de aŭgusto 2025 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago. |
Ago 26,22
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon. |
Psa 33,12
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, benita vi estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la kampo. |
el Rea 28,2-3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Savanto, montru al mi Vian vojon. Estu proksima al mi, instruu min, lernigu min kiel mi devas vivi kiel kristano. Mi daŭre fiksu miajn okulojn sur Vin. Faru min bona lernanto de Vi. Mi kresku en Via graco. |