




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 6a de aŭgusto 2025 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago. |
Ago 26,22
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio. |
Efe 2,19
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[rk: Transfiguriĝo de la Sinjoro]
Mi kantos al la Eternulo, ĉar Li alte leviĝis. |
el Eli 15,1
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ĉiela Patro, mi hodiaŭ faru ion por Vi, kiom ajn malgrandan. Mia laboro estu beno por aliaj. Ĉio, kion mi diras kaj faras, estu plenigata de sankta forto. Mi similu je la bildo de mia Sinjoro. |