




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de septembro 2025 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto. |
Psa 46,2
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. |
el Mat 25,40
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[13a Dimanĉo post Trinitato / rk: 24a Ordinara Dimanĉo / rk: Gloro de la kruco]
Eĉ tiam mi ĝojos pri la Eternulo, mi estos gaja pri la Dio de mia savo. |
Ĥab 3,18
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro de la komenco kaj fino, gardu la homojn en la densa trafiko. Forprenu la timon pro ĝi. Donu trankvilecon kaj respondecan senton al la kondukistoj de rapidaj veturiloj kaj donu, ke ĉiu atentu la alian kaj respektu unu la alian. |