




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de septembro 2025 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto. |
Psa 46,2
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. |
el Mat 25,40
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? aŭskultu do Min, kaj manĝu bonaĵon. |
el Jes 55,2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kara Sinjoro, mi dankas Vin pro la infanoj, kiuj ĉirkaŭas min. Mi dankas Vin pro la ĝojo, kiun ili alportas en la vivon. Mi dankas Vin pro la sunbrilo, kiu per ili ofte falas en lacajn, ĉagrenajn korojn. Mia koro ankaŭ restu per ili juna kaj gaja. |