
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 15a de januaro 2026 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. |
Rea 6,5
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio. |
Rom 8,14
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
La homo havas du orelojn kaj unu langon, por ke li povu aŭdi duoble pli ol paroli. |
Epikteto
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho mia Patro, ĉio estas ebla al tiu, kiu kredas. Sinjoro, pligrandigu nian kredon. Ni venku ĉiujn malfacilaĵojn per trankvila fido. Fortigu nin per Via forto por niaj vivotaskoj. La montoj de malfacilaĵoj fariĝu ebenaj vojoj. |
