
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de januaro 2026 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. |
Rea 6,5
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)[2a Dimanĉo post Epifanio]
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
La psalmoj de la Biblio estas kiel pano. Oni povas diskuti pri pano, oni povas analizi ĝin, ĥemie malkomponi ĝin en ĝiajn partojn … sed nur al tiu, kiu manĝas la panon, ĝi donas kaj fortigas vivon. |
Erich Zenger
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Savanto, instruu min preĝi por tiuj, kiujn mi ne amas. Forprenu la skvamojn de miaj okuloj, por ke mi vidu en ili la bonon. Montru al mi, kiel mi devas ami miajn malamikojn kaj la malsimpatiajn homojn. |
