Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 2a de januaro 2026    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Amu la Eternulon, vian Dion,
per via tuta koro
kaj per via tuta animo
kaj per via tuta forto.

Rea 6,5



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jesuo Kristo estas la sama
hieraŭ,
hodiaŭ,
kaj ĝis eterneco.

Heb 13,8



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  Akvon senmovan kovras putraĵo.

Zamenhof, Proverbaro



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Eterna Patro,
mi petas Vian helpon pro Via graco.
Ne lasu nin sen ŝirmo en ĉi tiu mondo.
Ni sentu, ke fajra muro ĉirkaŭas nin.
En Via gardo mi estas sekura kaj konsolata.





supren al la komenco de la paĝo