
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 21a de januaro 2026 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. |
Rea 6,5
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
El lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco. |
Joh 1,16
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Neniam mallumigu vian propran vivon pro kompato kun la suferoj de aliaj homoj. Anstataŭe, estu vi la sunradio, kiu brilas en ilian mallumon. |
Gudrun Zydek
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Dio de la graco, mi levas mian animon al Vi; refreŝigu ĝin per la akvo de la vivo. Donacu al ĝi novan vivon. Samtempe mi petas novan vivon por la detruitaj homoj. |
