Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 17a de oktobro 2026    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Por libereco Kristo nin liberigis;
tial staru fortike,
kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.

Gal 5,1



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita;
savu min, kaj mi estos savita.

Jer 17,14



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  La zorgofabriko de nia koro povas deklari bankroton! Kiam? Kiam ni sukcesos ĵeti ĉiujn niajn zorgojn sur Jesuon.

Paul Deitenbeck



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Forta kaj potenca Dio, rigardu en graco al mia malforteco.
Trafluu mian malpotencan koron per Via plena potenco.
Mi venku en la batalo kontraŭ ĉia malbono.





supren al la komenco de la paĝo