
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 21a de oktobro 2026 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco. |
Gal 5,1
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio. |
Miĥ 6,8
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Ni homoj ne havas alian elekton; ni devas turni nin al la lumo. |
Reinhard Deichgräber
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Saĝa Dio, saĝigu min kaj miajn agojn, por ke ili gajnu la simpation de aliaj. Tio estu valora por mi, pli ol mia propra praveco kaj honoro. Nur Vin mi laŭdas kaj dankas. |
