Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 30a de oktobro 2026    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Por libereco Kristo nin liberigis;
tial staru fortike,
kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.

Gal 5,1



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ne venkiĝu de malbono,
sed venku malbonon per bono.

Rom 12,21



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan.

Zamenhof, Proverbaro



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Potenca Dio, benu nin per amo kaj paco.
Ni hodiaŭ plenumu nian taglaboron kiel homoj, kiuj ŝuldas respondecon al siaj Sinjoro kaj Majstro.
Ni ne laboru pro devigo, sed el amo je nia Dia Amiko.





supren al la komenco de la paĝo