Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 5a de oktobro 2026    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Por libereco Kristo nin liberigis;
tial staru fortike,
kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.

Gal 5,1



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi,
kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.

Psa 145,15



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  En la plej simplaj vortoj ofte estas kaŝital la plej grandaj veroj. Kial? Ĉar la plej grandaj veroj estas, esence, tre simplaj kaj rektaj.

Gudrun Zydek



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Plejpotenculo, laŭdata estu Via Nomo.
Mi dankas Vin pro la lumo de la eterneco, kiu falas sur mia tera vivovojo.
Mi ĝojas, ĉar mi ne nur ekzistas materie, sed ankaŭ Via Dia vivo estas en mi.
Fajrero de ĝi ekflamigu miajn gekonatojn.





supren al la komenco de la paĝo