Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 11a de novembro 2026    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj;
kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn;
ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

Jes 2,4



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Feliĉaj estas la pacigantoj,
ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

Mat 5,9





ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  Kiu mem sin adoras, nenion valoras – kiu mem sin gloras, malbone odoras.

Zamenhof, Proverbaro



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Nobla Reganto de la mondo, ni pensas hodiaŭ al ĉiuj regantoj, al ĉiuj ŝtatoj, al ĉiuj popoloj, al ĉiuj unuopuloj.
Nobligu ilin kaj donu al ili la sinceran sopiron al vera paco kaj interkompreno.





supren al la komenco de la paĝo