
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de novembro 2026 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon. |
Jes 2,4
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)[Pentotago]
Virto altigas popolon;
sed peko pereigas gentojn.
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Mi ne sentas min devigita kredi, ke la sama Dio, kiu dotis nin per sensoj, racio kaj intelekto, postulas de ni, ke ni ne uzu ilin. |
Galileo Galilei
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Eterna Dio, nia piedo iru sur la vojo de Viaj ordonoj. Ili ja ne estas donitaj por malpermesi ion al ni, sed kiel kondukiloj. Via ir-bastono estu nia apogilo. |
