
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 20a de novembro 2026 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon. |
Jes 2,4
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo. |
el 2 Kor 5,10
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Ne sufiĉas havi spritan kapon; la ĉefa afero estas uzi ĝin ĝuste. |
René Descartes
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Eterna Dio, ĉiun tagon mi estu ligita kun Vi. Ĉio, kion mi sopiras, estu sanktigata en Vi. La amo de Kristo plenigu ĉiujn miajn pensojn. |
